Soneto je ministdemandoj
ĉe l' tablo iam min demandis
ministo de l' pola nacio
ĉu mi hontegas kaj pro kio
mian koron li tute fandis

jes - vivo al kost' de aliaj
ofta ludo per malkapablo
feliĉe riĉiĝis la stablo
kaj resto la sekretoj miaj

"artisto ĉiam la plej bona"
tiun sojlon mi ne trapaŝis
sed... pro la trinkado impona

evitis mi nur tro helpemajn
bedaŭre la kaŭzon mi kaŝis
maltaksante intencojn skemajn
Zuriko, la 2an de oktobro 1997