Soneto pri pekoj kaj punoj
ŝerculo plenumas la rolon
skribaĉan - ni diru obstakle
piulo per voĉo mirakle
inverse ĵetas trukan golon

inter tiuj gravaj mentoroj
tumulto - manĝantoj de supo
la grupon persekutas grupo
pro stultuloj kaj amatoroj

frapetis al l' pord' redaktora
diablo kaj vokis lin bruste
"sacerdoto pekas furora"

Sankta Spirito aŭdis ĉion
Dio punigis ambaŭ ĝuste
nun ili parolas nenion
Zuriko, la 22an de oktobro 1997