Soneto provokas la svison
kiun por posteno ministro
ne tiun kiu tro riĉiĝis
ne tiun kiu petoliĝis
kaj krome ne estas magistro

entrenas partianoj trogon
ĉiuj el multaj partietoj
tuj volas esti ministretoj
atendas eĉ dian apogon

kun ĉef-presisto mi parolis
pri libro kiel juvel-formo
"fariĝu reganto" - mi volis

"al registaro... ho al kiu"
"al pola..." - okazis malnormo
"mi estas ja sviso - vi sciu"
Zuriko, la 30an de oktobro 1997