Soneto je perda memoro
terura Alzheimer-malsano
forprenas la saĝan aĝecon
oni ne sentas kolerecon
ĉar mortas memora organo

oni elektas parlamenton
kun troiga konkurencado
la celon neas enviado
ankaŭ kreeman sentimenton

kiu venkos tute ne gravas
ĉar ĉiuj ja estas similaj
"nek hundo nek lutro..." malpravas

kiam kiu kiun perfidos
metodoj estas tre utilaj
kio okazos - ni ja vidos
Zuriko, la 5an de oktobro 1997