Soneto je konstitucio
malbone pri konstitucio
ke tro vasta kaj duonvera
tamen ne estas ĝi infera
sed nacia rezolucio

krimulon povas amnestii
prezidento - la leĝa belo
ne por lin sendi al ĉielo
ne por lin laŭdi ne por krii

unu leĝo kaj du aferoj 
(l' unua ne tuŝas la duan)
kun manipulo en la sferoj

l' ministro al la prokuroro
"indulgu la ŝuldon kongruan"
spionon brakumas furoro
Zuriko, la 7an de oktobro 1997