Soneto pri librovendado
de velkanta bukedo restis...
en ĉi-momento falis vazo
finiĝis kreanta ekstazo
purigante... mi tre molestis

du heliantoj - du fantomoj
de murdinto kaj de ofero
Ernesto Ĉe kaj ruĝa sfero
revoluciaj idiomoj

libroj kun diskoj en librejo
mi unu aĉetas kaj revas
pri propra simila scenejo

Dar(j)o Fo - Nobel-premiito
itala registaro krevas
protestas dia delegito
Zuriko, la 9an de oktobro 1997