Soneto pri kompata ŝtono
makulo devenas de ŝtono 
kiu hodiaŭ ne ekzistas
laŭ Lem ĝi en kosmo rezistas
kiel kompato - ne malbono

kaj domo staras por memoro
nur ombroj homaj jam neiĝis
eternen tombej-ripoziĝis
fantom' ne estas nur hororo

rigardu ŝuojn per lupeo
glaceis krom tempis terure
mizero transiris al kreo

pentofarojn kun pacienco
mi min mem donas - aventure
la velon kudras konscienco
Zuriko, la 13an de novembro 1997