Soneto kun la krontitoloj
malfacilaj estas komencoj
de ŝerculo ĝis kolonelo
ciniko ridas pro fabelo
honesto kaj perfid-potencoj

skeletoj kun ŝuaj lignaĵoj
en libroj „plusoj kaj minusoj”
konfliktoj kaj amaj fokusoj
Kapraĉjo-Stultaĉjo-nutraĵoj

"Ala kaj Aso" kun "Brigado"
steloj palpebrumis al suno
tion mi ne povas klarigi

pripensoj dum sola vagado
ŝtonita kompato sen puno
ĉu povas pardonon certigi
Zuriko, la 15an de novembro 1997