Soneto inter du prefiksoj
sur trono mem sidis Stumpano
"GAZETO" eĉ uzis ruĝ-sorpon
por bati Stumpanan POSTkorpon
ĉar volis ke regu SUPANO

ĉiu vort' POSTrevolucio
ne gravas en kiu koloro
sed mankis ja vera valoro
kaj venkis EKSevolucio

Stumpanon anstataŭas Ikso
koleras "GAZET"-redaktoro
ŝuldanto restadas prefikso

se iu eniras konfliktojn
kun ege malĝusta faktoro
do tiu sentaĉas deliktojn
Zuriko, la 22an de novembro 1997