Soneto pri sorto de Ingrid
plej multe montras la vizaĝoj
patro per milito premita
zorgas patrin' - frat' konsolita
kaj mi forgesis pri pun-kaĝoj

Ingrid fone duontranĉita
jam ekster sed estas ankoraŭ
mi tremas ĉar okazos morgaŭ
ke estos ŝi tuj perfortita

silenta ĝentil-pacienco
ĉar friponoj estas konataj
ekestas malica sekvenco

germanoj el la propra domo
baldaŭ ja estos forpelitaj
ni sentas ke venas Sodomo
Zuriko, la 3an de novembro 1997