Soneto je tago forpela
venas vokto kun komisaro
"morgaŭ vi devos forveturi
per plena posedo plezuri
prenu ĉion laŭ regularo"

pakaĵoj kuŝis sur planĉaro
ili nin kore adiaŭis
sentemo ploron anstataŭis
kun digno pagis por koŝmaro

poste en la trajna stacio
kanajloj ŝtelis eĉ vestaĵojn
naive perversis racio

patro kun hontego protestas
respondo "kaptu friponaĉojn"
honesto ne ĉion atestas
Zuriko, la 4an de novembro 1997