Soneto pri popolmigrado
en dividita asocio
"randanoj" "mazuroj" kaj "francoj"
en la preĝejo preskaŭ dancoj
malantaŭ sojlo rotacio

la unuaj - piaj avide
la duaj - malice kverelaj
la triaj - acide prunelaj
maldekstrumadis tro rapide

ĝenadis aĉega frakcio
antaŭ vizit' de episkopo
malpuraĵa demonstracio

paroĥanoj la vojon lavis
fianto fariĝis skolopo
franc-repatriantoj malpravis
Zuriko, la 7an de novembro 1997