Soneto pri la lernejtago
venis oficialaj gastoj
"pro milito ne plu hezitu
venkintojn al tablo invitu
tridek naŭ - kvardek kvin - rastoj"

post la malfermo de lernejo
ni skribaĉis "Ala kaj Aso"
instruist' nin fermis en "klaso"
kaj foriris al drink-festejo

infanoj plorante pisiĝis
ĝis la vespero nur kakao
gepatroj venke ebriiĝis

"papavoj de Monte Cassino"
disfloris sur moral-balao
neniu diris pri Lenino
Zuriko, la 9an de novembro 1997