Soneto ĝustatempe frua
TEMPO en multaj lingvoj gentaj
signifas tamen tempmezuron
farante lingvan misplezuron
de pens-ĥaos' ĝis ordoj sentaj

se vi malfrue matenmanĝus
entute ne estus la dramo
malĝusta trair' antaŭ tramo
do tiam vi vivon ne ŝanĝus

dumtempe io neniiĝas
agrablon kaptu aventure
ĉar belo ofte kamforiĝas

ekzemple dum vi prudentiĝas
pli bone tuj ol tro future
hezito por vi ne graviĝas
Zuriko, la 1an de decembro 1997