Jesuo - ĉu mi Vin vundigis reverse doloras demando ĉar sentas mi plagon de bando per kiu Vi min ja ŝuldigis ne agas mi tre pacience restante tro ofte obskura krom peĉo kaj sorto terura scivolas mi eĉ konsekvence kantante "ho mia popolo" amaso ne sentas reale tribuno ekzistas kun rolo "per nia laboro kaj volo" slogano sonoras banale kaj daŭras socia petolo