Soneto kun la konformisto
sinjoro Visenzio venis
por malpurigi sian landon
ridigi lian pian standon
per tio germanojn ĉagrenis

"Herr Wisensie... kion vi faris
en Pola Radio - vasalis
aŭ eble vi kontraŭbatalis
en 'Polityka' preterstaris"

NE - vi laŭdis porkomunisme
post la "ŝanĝo" liberalisme
alie konjunkturalisme

agas multe da Visenzioj
en diversaj novaj partioj
per danĝeraj mitomanioj
Zuriko, la 16an de decembro 1997