Soneto - voje al Itako
Barbara havas naskiĝtagon
la granda torto el grajn-pasto
kandeloj por festa bombasto
kun koro por montri imagon

la panon akvaj birdoj manĝos
kiam vintro ilin ĉagrenos
kaj lampoj lumos se mi venos
al Itako - mi ĝin aranĝos

tra kampoj montegoj kaj maroj
tra tuta tera atmosfero
kaj ankaŭ tra l' kosma rivero

Amata - vi ne povas iri...
mi vekiĝis... estis Ĥimero
ni komencis komune miri
Zuriko, la 17an de decembro 1997