Soneto pri la sonetado
nun plane ne "tute hazarde"
daŭrigas mi vers-rekordadon
ĉar sorto inspiras kreadon
krom vivo aspektas kloĉarde

ĉi-foje en POTEM-sonetoj
miksiĝas spirita potenco
kun zorgoj kaj korp-dekadenco
kuraĝe malantaŭ sekretoj

denove flugiloj de l' vento
navigas de nordo al sudo
tra honte diskreta silento

sendaĵo alvenas pripense
pikante per akra konkludo
kapablon rapide kaj dense
Zuriko, la 2an de decembro 1997