Soneto kun la sankta Bebo
la plej agrabla naskiĝtago
la plej granda okazintaĵo
la plej sankta ĉiel-artaĵo
la plej unika en imago

kaj tial papa ŝafist-meso
kvankam estas eĉ tiel riĉa
por mizero estas kondiĉa
en sekreto kuŝas promeso

de Bebo venis la agado
espero por simplaj ŝafistoj
kaj poste inversa virtado

kuniĝis ribelaj tumultoj
kaj ĝis nun forte kredas kristoj
ke foriros de mondo stultoj
Zuriko, la 25an de decembro 1997