Soneto pri perdo de lingvo
mi fuĝas al si mem de bruo 
sen frenezulo kiu pafas 
kaj iun senŝuldulon trafas 
falantan senscie al truo 

al mi alvenis nostalgia 
periodo vivi silente 
ankaŭ mediti pormomente 
nur pri Petro kaj Rozalia 

mi longe vagis tra la mondo 
dume mi perdis propran kodon 
por mia lingva valorsondo 

nur skriba lingvo estas muta 
kaj mi devas trovi metodon 
por ĝi ne estu tro akuta 
Zuriko, la 31an de decembro 1997