Soneto pri trolibereco
friponoj vigle ŝanĝis klason
laborantoj - senlaboruloj
kaj super ludantaj riskuloj
blasfeme rigardas amason

oni ne vidas diferencon
"nacio apogas friponon"
"ni eĉ vin ne donos butonon"
regantoj traŝaltis frekvencon

dissendas en ĉiujn sektorojn
ke homoj feliĉe forprenas
de scio akutajn valorojn

kun moko kaj hipokriteco
de tempo al tempo alvenas
malsano de trolibereco
Zuriko, la 5an de decembro 1997