Soneto pri fino komence
Jesuo - savu la spiriton
perditan en ombro de stulto
pri kiu nun kredas tumulto
pardonu do mian heziton

Vi loĝas en blua ĉielo
ne en  la grizeco surstrata
pro tio Vi restu amata
laŭdata de pia anĝelo

ĉu vidas Vi ke senespere
ni tranĉas aeron per sabro
terure - Herod-maniere

ne povas mi agi potence
foriras mi eĉ de makabro
vidante la finon komence
Zuriko, la 9an de decembro 1997