Soneto memvele memrudre
temp' vivon kun morto plektigas
du poetoj tute aliaj
epokaj naciaj kaj stilaj
sed tamen ilin dato ligas

junece kiel bird' mi flugis
sorto fermis min en la kaĝo
de libereco - kaj sovaĝo
la odojn por reĝim' traplugis

membriĝis mi antipartie
mem velo mem ŝipo mem rudro
danĝere sed tre simpatie

oni skribas klepsidre "vanon"
flustrados pri l' maluza pudro
mi vidos la kosman ekranon
Zuriko, la 10an de februaro 1997