Soneto denove badena
ne povas fatala vetero
nin halti de l' fonta banejo
ni iras al ĝusta haltejo
en Baden' glugladas kratero

de ĉiuj flankoj vaporaro
ni naĝas kvankam forte neĝas
tuj poste en febro mi preĝas
pro kapdoloro kaj kataro

vendrede ni manĝas haringon
aŭ verdsalateton kun kraboj
trinkante sekuman rislingon

bedaŭrinde riĉa najbaro
verŝajne ni vivos de raboj
aŭ nin feliĉigos barbaro
Baden, la 14an de februaro 1997