Soneto kun preĝo pri vero
mi kiel aliaj foriros
se Dio min sendos inviton
devigan - lasante heziton
spirito la celon akiros

kiel al amiko mi diros
"eĉ tiuj kiuj Dion plagis
per bono defende reagis"
denunce mi ja ne sopiros

"Dio benu nian popolon
kaj ĉiujn sur tiu ĉi tero
naciojn kaj tribantan molon

kun haŭtoj diverse koloraj
plibonigu staton de vero
en landoj proksimaj kaj foraj"
Zuriko, la 16an de februaro 1997