Soneto je hakita sorto
dum longe li estis modesta
ĝis amo fariĝis perturbo
per REĜINO DE L’ ANTAŬURBO
montriĝis li fame molesta

l’ verko ŝanĝiĝis dudekfoje
plej grava estas ja humoro
kaj mon’ de l’ privata sektoro
kun laŭdegoj sed tamen boje

iam ajn verŝajne pro koro
ĵaluze freneza amanto
artiston hakis per toporo

tuj de kantoro al kantoro
informon transdonis klaĉanto
miksiĝis sukces’ kun fetoro
Zuriko, la 18an de februaro 1997