Soneto laŭ interparoloj
"pri ĉio ŝuldas nur fremduloj
senjuste okupas laboron
salajre influas doloron
la limon montru ni bravuloj"

"ekzemple Merlini - objektojn
konstruis en l' urb' Varsovio"
"de poloj devenas nenio"
"nacio havas arkitektojn"

"Pollandon regis fremdaj reĝoj"
"sed ilin ecumis ĝentilo"
"zorgu ni tuj pri ĝustaj leĝoj"

kun similaj interparoloj
ni restu en nova jarmilo
futuron inspiras petoloj
Zuriko, la 20an de februaro 1997