Soneto kiu NE eneas
ne tuŝu la temon pri mono
ne legu plu tedajn gazetojn
ne taksu preferajn  stultetojn
ne diru pri io sen kono

ne pensu pri griza morgaŭo
ne neu se aliaj neas
ne ĝenu dum ili obeas
ne ĉiam miru pri kontraŭo

min István salutis en tramo
kaj neis li ĉiujn neaĵojn
ekestis la ENEA dramo

post unu gluto de ĉampano
balado plagis eĉ plagaĵojn
fariĝis mi do eneano
Zuriko, la 22an de februaro 1997