Soneto denove enea
la verdo grizon ne eltenos
dum blankaj galantoj ridiĝas
ni ambaŭ ja tre kontentiĝas
ke baldaŭ printempo alvenos

unua promeno lacigas
nin knajpo atendas kun vino
adiaŭ branĉegoj de l' pino
arbara odoro sanigas

mallonga fariĝis agrablo
posta veturado enuas
fortunas ENEA probablo

ĝin vokis eĉ la pola sejmo
prijuĝo al vero kongruas
l' plej bone estas en la hejmo
Zuriko, la 23an de februaro 1997