Soneto intence fantoma
diablo sidis en salono
mi aŭdis kaj vidis anĝelon
forflugis poste en ĉielon
bruliĝas nun l' tera malbono

rigardu la signon de l' timo
mi aŭdas kaj vidas tempeston
forĵetu de l' koro la beston
pluv-arkon lasu por intimo

fantomaj diversopinioj
pri ili ĉirkaŭas homare
diferencaj komentarioj

teruro kiel avantaĝo
agadas ofte grand-altare
pasinteco ĉirpas en kaĝo
Zuriko, la 24an de februaro 1997