Soneto tamen sen traduko
mi amas kaj estas amata
tie estas mia patrujo
mi ne ŝatas l' vorton "fremdujo"
ĝi ŝajnas malame uzata

la vorto PUNO - vera puno
enhavon atestas lingvistoj
kaj signifon antagonistoj
praktike scienca aŭtuno

ĉar "pol-hel" nomiĝas revuo
pola helo agas signale
sprite redaktata de l' duo

li volas traduki sonetojn
al l' zurik-alemana pale
emulo prizorgos festetojn
Zuriko, la 4an de februaro 1997