Soneto kun sonoriltono
por glori Dion ĉiuj poloj
kverelas pri konstitucio
atendas por revolucio
plendas ĉe laborantaj roloj

je via sano samlandanoj
ĉar Sigismundo sonorilas
botelo racion barilas
unuavice por kompanoj

ebria bandito tre rangas
laŭ polic' li estas malsana
por li ja aresto ne taŭgas

eĉ sacerdoto ne tre miris
antaŭ ol diservo hosana
finiĝis - ŝtelisto foriris
Zuriko, la 7an de februaro 1997