Soneto kalumnias dense
nun samlandanoj kalumnias
unu la alian amase
ĉiu tago grizas frakase
labor-vigleco agonias

kriaĉas kaj batas okulojn
obskura parti-frenezeco
publike agas friponeco
ĥoĥoloj apogas stultulojn

kaj flanke tute sen reklamo
trairas kaŝe normaleco
kun pace humila programo

pacienc' forigas ĉikanojn
malica restas formaleco
silentantoj kalkulas vanojn
Zuriko, la 12an de marto 1997