Soneto memkarikature
oni diras pri mi amase
ke mi abomenas nacion
ĉar havas mi propran racion
trovante ekzemplojn trapase

balkanaj landoj Albanio
kaŭkazaj triboj Ĉeĉenio
multnacieca Hispanio
miksitaj etnoj Rumanio

nacio agadas per flago
simbolo prenita de kampo
forĵetas homaron al plago

nazio apogas teruron
kaj individuo en krampo
desegnas memkarikaturon
Zuriko, la 15an de marto 1997