ne estis oro de Ciono sed vorto de modest-poeto perdita en zum-balbuleto inter turoj de Babilono la frazon ekaŭdis alaŭdo scivole pendiĝis surlime ĉu homoj ne sentas intime ion laŭ kokcinel-aplaŭdo en koloroj de papilioj en floroj kaj bluo ĉiela kaŝiĝis vane idilioj defende de pruda mamono plorante en ombro tunela ŝtoniĝas la sankta Ciono