Soneto pri submaturiĝo
maturiĝ-demando pritraktis
la rolon de la instruisto
laŭ volo de la komunisto
la temo por mi tre malfaktis

mi devis citi el memoro
alia formo en regreso
fariĝis simpla malpermeso
ekkoleriĝis la mentoro

forlasu kruelan salonon
kverelo detruos trankvilon
prijuĝo atestos malkonon

respondis mi neniun vorton
donante al mi atestilon
bakalaŭro kreis la sorton
Zuriko, la 23an de marto 1997