Soneto kun la megavorto
mi aŭdis nokte en radio
ke iu kritik-eldonisto
eĉ poezi-revivigisto
poetojn vokis el nenio

milojn da "ismoj" li protektis
ankaŭ iujn generaciojn
se ili ne havis graciojn
mi jenan titolon elektis

"sonetmondrekordantopoles-
perantpoezikantaŭtoro"
post l' nomo komenciĝos l' proces'

nur unu vorto - "o" aldone
por nepre estu "DANTO" "ORO"
kun ora plumo tre impone
Zuriko, la 26an de marto 1997