Soneto pri tio al kio
trovebla estis tiam morto
kiam oni turmentis Kriston
ankaŭ friponojn - ĉar ekziston
destinigis hazarde sorto

amaso funebre kompatis
lernantoj tamen ektimiĝis
kaj Petro trifoje leviĝis
Barabaso tial rabatis

ĝis nun oni homojn mortigas
grunde pro ideologioj
Salome - Johan' memorigas

solidareco por estetoj
nobleco en mitologioj
aŭ en klub' de mortaj poetoj
Zuriko, la 28an de marto 1997