Soneto nome Kazimira
inter estimaj Kazimiroj
per saĝo brilis Kazimira
virino sincera kaj mira
amatulino inter viroj

sen ŝancoj - mi estis tro juna
kvankam ekŝatis mi karesojn
poste mi perdis interesojn
alvenis periodo puna

forpasis monatoj kaj jaroj
mi daŭre suspiris al KAZ-o
krom ŝi ne ekzistis elstaroj

nun certo ne mankas je sento
revenas iama ekstazo
sopiro al juna momento
Zuriko, la 4an de marto 1997