Soneto je kapa kompreso
nune iama amatino
laca objekto de adoro
jam preskaŭ kremaci-amoro
matena okazo por vino

venis muzikisto Hardy Hepp
li estas ankoraŭ pentristo
kaj volas esti eĉ verkisto
do tuj mi pripensis "kapojn sep"

vespere denove La Lupa
desegnis la vojon al disko 
pro sago fariĝis mi pupa

kaj hejme kun kapa kompreso
mi sentis min perda en risko
proverbon elvokis progreso
Zuriko, la 5an de marto 1997