Soneto denove kun vero
mi skribis jam antaŭ naskiĝo
ne estis ja tiam soneto
sed nur la simptom' de poeto
kuraĝ-iluzi-baraktiĝo

ekvidis mi mondon julian
kaj tuj min ekpikis abelo
"li estos poeto" - l' ĉapelo
de avo prenis formon plian

"ne ĉiu povas esti riĉa
sed ĉiu scipovas malsati"
la ava alvoko kondiĉa

Internacia Tag’ de Vero
papago komencas konstati
"por NATO kaj por mort' de tero"
Zuriko, la 1an de aprilo 1997