Soneto ĉe trolibereco
memoro pri eta vortaro
obea al sekretario
ĉar li lin benis kiel Dio
depende de la kalendaro

dum velkis "venkanta ideo"
mil naŭcent okdek li rompiĝis
poste entute submetiĝis
fariĝis libera sen kreo

ekdubis pri parti-agento
sed Dion ne povis rekredi
malpuneco restas en sento

ankaŭ malica mensogeco
trankvile li povas nun bredi
malsanon de trolibereco
Zuriko, la 10an de aprilo 1997