Soneto pri librovendejo
esti en ekstremaj medioj
ĉe lim' de rido kaj doloro
laŭ la konscienca faktoro
efektiviĝas spirit-krioj

separe alvenas trankvilo
sed kiam diversaj polusoj
kuniĝas - minusoj kaj plusoj
tiam agadas eksplodilo

oni ne bezonas Miloŝojn
en Centro de Librovendejo
volumoj kostas nur ses groŝojn

plej multe kostas kuirlibro
"kares-bukedo en manĝejo"
poste kurac-informa fibro
Zuriko, la 12an de aprilo 1997