Soneto pri generacioj
trifoje dum vivo perfidis
eĉ sin mem - partion - ĉielon
volinte forŝovi la celon
ĉar ili kun timo kunsidis

dirante pri ŝanĝ-opinio
sciante ke estas perfido
ne ĉiam ja taŭgas valido
por voki ke strangas manio

sur bildo balancis falsaĵoj
de lumo kaj spuroj de ombroj
ekstazis nur verkaj stultaĵoj

jes laŭde perdiĝis racioj
de fin-perfiditaj multnombroj
per nov-perfid-generacioj
Zuriko, la 17an de aprilo 1997