Soneto pri planita murdo
detale sen iu skrupuloj
okazis spektaklo brutala
kiu efektumos fatala
sed rara por mondaj okuloj

eraras tiu kiu diras
ke venko ekestis justeca
la gloro aspektas murdeca
spirit' de l' herooj postiras

ne ili agadis freneze
sed ilin soldatoj mortigis
por TÚPAC AMARÚ tro peze

dum prezidento benis durojn
neniu la fajrojn estingis
haladzo kovris murdajn spurojn
Zuriko, la 23an de aprilo 1997