Soneto pri miksa aprilo
suniĝas kaj samtempe pluvas
fenestro suspiras varmece
aero odoras freŝece
al arko neĝo ne kongruas

vetero disdonas kutimojn
aprilo plektas per kolero
frostaĉan vintron kun somero
baldaŭ majo savos viktimojn

subnube eklirlis anĝelo
kreiĝas artista fikcio
projektoj pendas en ĉielo

realo inter kariljonoj
kuraĝon donas atrakcio
grandega je naŭ milionoj
Zuriko, la 27an de aprilo 1997