Soneto kun kelkaj demandoj
revenante hejmen mi kantis
meznokte hororo min vekis
bretaron kun libroj disbekis
en ŝoko krimaĵon mi tajpis

antaŭ kvin jaroj tre precize
mi venis kun frat' al Berlino
tuj poste eĉ al Koŝalino
la datoj akordis koncize

ĉu tondro fariĝos averto?
pri kio? - mi serĉas la kazon
ĉu eblas la Dia oferto?

denove mi vidis kometon
perdante alian okazon
"ĉu Eŭropo sentas tremeton?"
Zuriko, la 8an de aprilo 1997