Soneto kun sprita Franz Fischer
dum sonĝo mi tre amuziĝis
absurdis ne nur la cerbero
sed ankaŭ noblita Fiŝero
postmorte li nun meritiĝis

realismo postsociala
turmentis lin IE-NENIE
virtulo mensogis manie
pro malkaraktero neŭtrala

brustpoŝe kun ruĝa dianto
ruĝa vino kaj ruĝa koro
ruĝiĝis do nobla ŝercanto

"li ne skribis ducent poemojn"
oni protestis kun fervoro
nacio ne kaptis dilemojn
Zuriko, la 9an de aprilo 1997