Soneto je sola doloro
indiferentaj kontraŭ ĉio
proprajn malfeliĉojn ni prenas
kun amaroj aŭ ne eltenas
ni ilin - preĝante al Dio

doloras ni tre ofte sole
krom ĉirkaŭ venas bondeziroj
kompatoj fariĝas satiroj
troigo agadas petole

diru nun kiun vi obeas
mi respondos kiu vi estos
atentu - servo honton kreas

oni vin laŭdos ĝis vi havos
kiam ĉe vi nenio restos
probable neniu vin savos
Zuriko, la 11an de majo 1997