Soneto je ligitaj kazoj
de Piłsudski al Anders same
la kulto krom maja ribelo
ĉu venas pensa paralelo
ke morto ludas ne nur drame

Orwell post Lenin - jes samtage
januaro - l' dudek unuan
donante lecionon ĝuan
efekto kazas senimage

Petrarka mortis - mi naskiĝis
ĝuste l' dekokan de julio
do mi sonete rekordiĝis

post mi restos dorno de rozo
se finiĝos ter-idilio
preĝu je "eterna ripozo"
Zuriko, la 12an de majo 1997